Asocio Verdalok


Kiuj ni estas ?

Ni estas asocio sen profita celo baldaux registrita en la registro de la komer-cxambro de la Kantono de Friburgo, Svislando.
Nia celo estas la kompensado de emisiitan karbona dioksido (CO2) per arbarigado de la bordoj de la lago Cxado.

Kial kompensi emisiitan CO2 ?

Kompreneble, ideale estus ne respondeci pri emisiado de CO2 ! Sed pro tio, ke ni ne pretas renonci la uzon de nia auxto, de trajno, de buso, de aviadilo, ktp., kaj atendante, ke tiuj veturiloj sukcesas nuligi ilian CO2-emisiadon - tio versxaje ankoraux bezonos multe da tempo ! - plej bone estas kompensi nian propran CO2-emisiadon !

Kiel kompensi ?

Simple per plantado aux plantigado de arboj !

Cxu planti arbojn ?

Jes, sed kie ?
Kie ni rajtas planti arbojn, kiam ne estas suficxe da spaco cxe ni ?
Kiel oni plantas arbon ?
Kaj kiaj arbojn planti ?
Kelkajn respondojn vi trovos en la ttt-ejo www.oriaz.com/reboisement. Sed kiu akvumos la junajn arbojn, gxis kiam ili estas suficxe grandaj kaj gxis kiam oni certas ke ili ne plu bezonas prizorgon ?

Plantigi arbojn !

Se vi ne trovis la respondojn de la malsubajn demandojn, ne torturigxu : plantigu arbojn !
Nia asocio tiucele ekzistas !
Ni agadas partnere kun la asocio "La Cxadaj Amikoj de la Arboj". Niaj partneroj ricevis permeson de la Cxada Registaro por planti arbojn en precizaj lokoj, ili selektis indigenan specon de arbo, kiu plej tauxge rezistas lokan klimaton kaj ili havas surlokan teamon por zorgi pri la arboj gxis kiam tio ne plu necesas.

Kial plantigi arbojn en Cxado ?

Nia partneroj plantas por ni arbojn en la bordoj de la lago Cxado. Tiel tiuj arboj ne nur kompensas nian CO2-emisiadon, ili ankaux kontribuas malrapidigi la sekigxon de la lago Cxado, la progresadon de la dezerto kaj la perdadon de viv-utilajxojn de la homoj, kiu vivas apud la lago.
Cxar ja, estas katastrofo : la lago Cxado terure sekigxas. Gxia areo dauxre malpliigxas de pli ol 30 jaroj kaj povas esti ke gxi ne plu ekzistas post kelkaj jaroj !!
Pli da informoj pri la lago Cxado...
Tiel, se vi petas la Cxadajn Amikojn de la Arboj planti arbojn por vi, vi ne nur kompensas vian CO2-emisiado, vi ankaux :
- vi kontribuas salvi la lagon Cxado arbarigante gxian bordojn ;
- vi helpas la homoj, kiu vivas apud la lago ;
- vi kreas laboron en Afriko por la homoj kiuj plantos la arbojn kaj zorgos pri ili ; kaj
- vi povas spekti la kreskon de la arboj danke al vi plantitaj !

Kiom da arboj plant(ig)i ?

Malfacile estas kalkuli la kvanton da CO2, kiun unu arbo absorbas. Gxi dependas el la speco de arbo, la klimato, la vetero, la akvumado, kaj, laux oni antaux nelonge diris, ankaux el la kvanto de ozono en la atmosfero (cxar la ozono malpliigas la CO2-absorbadon de la arboj).
Oni povas diri, ke unu arbon proksimume absorbas 15 kg da CO2 dum unu jaro (1).
Pri la kvantoj de la produktitan CO2, ekzemple, cxiu Franco meznombre respondecas pri 6,3 tonoj kaj Svislandano pri 6,11 tonoj da CO2 por jaro (2) (3).
Tio signifas, ke por kompensi nian CO2-emisiadon, ni cxiu el ni devus planti proksimume 400 arbojn por jaro !


Cxu vi ofte vojagxas ? Auxte ? Trajne ? Aviadile ?
Por scii, kiom vi poluas, vi povas kalkuli vian ekologian aux CO2-spuron. Ekzistas multe da ttt-ejoj, kiuj permesos vin, kalkuli kiom da arboj necesas por kompensi vian CO2-emisiadon. Ekzemple :
www.cohabiter.ch
www.urgenceclimat.org
go.msn.fr/10-channel/1000-liveearth/carbon
actioncarbone.org
myclimate.org
www.climatmundi.fr
terrapass.com
carbonneutral.com
climatefriendly.com
www.atmosfair.de
climatecare.org
www.greenseat.com
co2solidaire.org
carbonfund.org

Kiom da mono kostas la plantigo de arbon ?

Bona demando !
Unue, jen eta memorigo : ne suficxas planti arbon, oni poste devas zorgi pri gxi !
Do estas pli tauxge demandi : kiom da mono kostas ekzistigi unu arbon ?
Por kalkuli la koston de ekzistigo de unu arbo, oni devas konsideri la sekvantajn parametrojn :
- la kosto de la tero, en kiu la arbo estos plantata ;
- la kosto de la plantido, kiun oni enterigos ;
- la kosto de la iloj, kiuj servos la enterigon, la akvumadon, ktp. ;
- la kosto de la akvo necesan por akvumi la arbon ;
- la salajroj de la laboristoj, kiuj acxetos la plantidon, enterigos gxin, regule akvumos gxin, ktp. ; kaj
- la kosto de la administrado de la laboristoj kaj de la plantejo.
Pro tiuj kialoj, cxu speco da arborigado havas propran koston kaj planti arbon en Afriko fine povas kosti pli aux malpli ol en alia loko.

Niaj partneroj, la Cxadaj Amikoj de la Arboj, post surlokan studon, kalkulis ke unu arbo kostas 4 euxrojn, de gxia plantado gxis kiam gxi ne plu bezonas zorgojn.

Kiom da mono donaci ?

Tiom, kiun vi volas aux povas !
Bonvolu doni 4 euxroj se vi ne deziras plie doni !
4 euxroj estas la minimumo, cxar gxis nun ne elbas planti parton de arbo !

Kiel alimaniere helpi ?

Se, 4 euxroj estas tro da mono por vi, vi povas helpi nin, simple, parolante pri ni cxirkaux vi aux iom helpante nian asocion per kelkaj etaj servoj (disdoni flugfoliojn, ktp.). Rigardu sube kial kontakti nin.

Kiel donaci monon ?

Francoj simple povas skribi cxekon nome al la "Association Verdalok" kaj sendi gxin al ni (Association Verdalok, Esc. du Court-Chemin 20, 1700 Fribourg, Suisse) aux ili povas gxiri monon al nia franca bank-konto numero......
Svislandanoj plejsimple povas gxiri monon al nia svisa bank-konto numero......
Baldaux eblos donaci monon per la sistemo PayPal.
Komprenble cxiu el ni, sendepende el la lia (sxia) nacieco kaj loko, en kiu li (sxi) estas, povas gxiri monon al nia franca aux svisa bankkonto.

Por kontakti nin

Posxte : Association Verdalok, Esc. du Court-Chemin 20, 1700 Fribourg, Suisse
Interrete : info@verdalok.org
Telefone : + 41 787 614 715
Fakse : +41 263 211 438

Niaj fontoj

(1) : tio estas taksita valoro el 2 fontoj : 1 arbo absorbas 10 kg da CO2 por jaro. http://www.yves-rocher.com/fr/plantons/ kaj 1 arbo absorbas 22 kg da CO2 por jaro. Le Temps, 21 mars 2007
(2) : Svislandano meznombre emisias 6,11 tonojn da CO2 por jaro. Le Temps, 21 mars 2007
(3) : Franco meznombre emisias 6,3 tonojn da CO2 por jaro. Guide Energetique et Environnement E = moins de CO2, p. 39.

Aliaj praktikaj informoj pri emisiado de CO2

Cxiufoje, kiam via auxto uzas 1 litron da benzino, gxi emisias 2,4 kg da CO2. Guide Energetique et Environnement E = moins de CO2 :www.moinsdeco2.com
Por produkti 1 kWh en la Euxropa Unuigxo, 250 g da CO2 estas emisiataj. EEA, 2001 Swedish Energy Agency, 2006 ; Eastleigh Borough Council, 2006

Niaj partneroj

(Tiuj, kiuj laboras kun ni)
La Cxadaj Amikoj de la Arboj

Niaj sponsoroj

(Privataj firmaoj, kiuj subtenas nian projekton kaj faris grandan financan kontribuon)

Niaj ofcialaj organizacioj

(Registaroj, ambasadoj aux fakaj agentejoj, kiuj morale kaj finance subtenas nin)

Niaj donacintoj

(Asocioj, fondajxoj, homoj kaj firmaoj, kiuj kunsentis esti menciataj)

Niaj subtenantoj

(Cxiu, kiu morale subtenas nin)