La lago Cxado



La lago Cxado estas la kvara plej granda lago de Afriko (post la lagoj Victoria, Tanganyika kaj Nyassa). Gxi posedas en kelkaj zonoj treege grandan biologian diversecon. En la nigeriana parto, kiu estas malprofunda, oni renkontas multajn migrantajn birdojn kaj oni nombris pli ol 120 specojn de fisxoj !
Dum la jaroj 1960 gxis 1969, la aero de la lago Cxado estis proksimume 26 000 km2. Laux la lastaj informoj (datigxitaj je la 20a de decembro de 2006), gxis estis malpli granda ol 1500 km2 !!!

La Commission du bassin du lac Tchad (komisiono de la baseno de la lago Cxado) nuntempe studas projekton pri transfero de la akvoj de la baseno de Kongo gxis la baseno de la lago Cxado. Oni jam taksas la koston de la sola studo pri farebleco je pli ol 5 milionoj de euxroj !!

Laux niaj konoj, projektoj pri re-arbarigado de la bordoj de la lago Cxado jam estas planitaj (www.tchape.org), tamen nenio konkreta gxis nun komencigxis.

Referencoj :
www.lexpress.fr/info/societe/dossier/ecologie
www.ramsar.org/archives/archives_trans_niger.htm
www.inbo-news.org/academie/LAcTchad
"Le lac Tchad touche le fond", Libération, 14a de marto de 2007
"Le lac Tchad se réduit comme peau de chagrin", Reuters


Kontakto